|
 |
|
|
Afganio, kie trovigxas ruino Bamijano ,estas plurgenta lando situanta en
okcidenta Azio. La teritorio, kiu havas cxirkaux 1.7oblan vastecon kompare
kun Japanio, estas prilumata kiel unu grava vojo, kiu ligas Centran Azion
havanta multe da natura ricxfonto kun marmezo.
Plejmulto de logxantaro cxirkaux 20 milionaj estas islamanoj, cxefe sunaistoj
de skolo Hanafui , kaj cxirkaux 20% da logxantaroj estas sxijaistoj. Dum
longa tempo politikaj bataloj estas ripetataj
*Cxiujn fotojn,kiuj estas publikigitaj en tiu cxi pagxo, Hiro Jamagata mem fotis en Bamijanon en Auxgusto 2003 kaj en 2005.
Klaku vian sxatatan foton, vi povas grandigi la fotojn |
 |
 |
 |
| |
|
|
Ravino Bamijano verdabunda situas 240 kilometrojn nordokcidente for de la cxefurbo Kabulo de Afganio.
Ruino Bamijano estas mondkonata kiel budhisma ruino, kiu estis farita en la 6-a jarcento p.k. Tiam Afganio estis krucigxejo de la silka vojo, de la kulturo de Oriento kaj Okcidento, kaj estis centro de budhisma eduko. Ruino, kiel okcidenta fino de disvastigxo de budhismo, estas valora heredajxo, kie restas multe da atesto de abunda civiliza interfluo. Statuoj de Budho de Bamijano estis faritaj skruptinte la montaron Hindukusxo, kiu trairas meze de Afganio. De oriento al okcidento dum 1,500 metroj surface de krutajxo malfermita al sudo, pli ol 720 sxtonaj kavernoj estis faritaj. La plej granda budha statuo mondkonata, 55 metrojn alta, nome okcidenta granda statuo, kaj sidantaj statuoj, pagodoj j por adori, trejnejoj k.t.p estis faritaj, kaj internoj de kavernoj estis bele ornamitaj per murpentrajxoj kaj plastikaj statuoj.
|
 |
 |
 |
Superinte kelkajn invadojn inkluzive de Ghengis Khan, Bamijano estis unu el la plej famaj vidindejoj gxis antaux invado de Sovetio en 1979. Sed poste Bamijano estis konsumita per bataloj.
Plejparto de ruino estis detruita per teroro en marto 2001. En julio 2003 ruino estis registrita al mondheredajxo de Unesko.
Referenco:
>>Bamiana ruino http://www.smuce.com/bamiyan/
>>NII Imagenarimugeam digitala silka vojohttp://dsr.nii.ac.jp/imdsr/museum/
>>Ministro de Fremdaferoj hejmpagxo http://www.mofa.go.jp/mofaj/area/afghanistan/
|
| pagxo supren |
|
|
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
| pagxo supren |
|
|